Saltu al enhavo

Leroy Sané

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leroy Sané
Persona informo
Naskonomo Leroy Aziz Sané
Naskiĝo 11-an de januaro 1996 (1996-01-11) (28-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Souleyman Sané Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Regina Weber Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Kim Sané kaj Sidi Sané Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Leroy Sané - prononco laŭ sistemo IFA germane ˈlɛ.ʀɔʏ ˈza.nɛː, france lə.ʁwa sa.ne, aŭ je plena nomo Leroy Aziz Sané, naskiĝis la  11-an de januaro 1996(nun 1996-01-11) en Essen, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto.

Leroy Sané

Li estas la filo de germana patrino (Regina Weber) kaj de senegala patro (Souleyman Sané), kiu mem kreskis en Francio – la patrino estis ĉampionino de ritma gimnastiko kaj la patro estis profesia futbalisto kaj poste futbala trejnisto, la filo do kreskis en sportema familio - same la du fratoj Kim (n. en 1995) kaj Sidi Sané (n. en 2003), kiuj ankaŭ iĝis profesiaj futbalistoj. Ekde la jaro 2015 Leroy Sané estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2014 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo SC Wattenscheid 09 kaj FC Schalke 04, Bayer 04 Leverkusen kaj denove FC Schalke 04 inter la jaroj 2001 (tiam 5-jara) kaj 2014, li ekde 2014 estas profesia futbalisto de la klubo FC Schalke 04. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "20", en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 havis la ĉemizan numeron "19" kaj same en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.